Vjetnama kulturo

Virinoj Mnong.

La radikoj de la vjetnama kulturo estas tiuj de la kulturo Dong-Son, kiu estiĝis antaŭ pli-malpli 3.000 jaroj, kaj similas al multaj aliaj aziaj kulturoj. La nuntempa multvizaĝa kulturo de Vjetnamujo estas miksaĵo el lokaj kulturoj de Vjetnamujo kaj de aliaj popoloj de la lando, de eroj ĉinaj kaj okcidentdevenaj.

La kulturo de Vjetnamio, devenas el agrikultura civilizo bazita sur la irigacia kultivo de rizo, kaj estas unu de la plej antikvaj de Orienta Azio.[1] Pro la granda influo el Ĉinio en ties civilizo, laŭ terminoj de politiko, regado kaj konfucianisma socia kaj morala etiko, ĝi estas konsiderata kiel parto de la kulturo de Orienta Azio.

Post la sendependiĝo disde Ĉinio en la 10a jarcento, Vjetnamio eketendis suden per aligo de teritorioj antaŭe apartenantaj al la civilizo de Ĉampa (aktuale centro de Vjetnamio) kaj partoj de la Kmera imperio (nune sude de Vjetnamio), kio rezultis en regionaj varioj malmulte gravaj en la kulturo de Vjetnamio pro la ekspono al tiuj diferencaj etnaj grupoj.

Dum la franca kolonia periodo, la vjetnama kulturo ricevis influojn komercajn de la eŭropanoj, inklude la disvastigon de la katolikismo kaj la adoptadon de la latina alfabeto. Tiurilate Vjetnamio estas la ununura lando neinsula de Hindoĉinio kiu utiligas la latinan alfabeton por skribi la landan lingvon.

La milito de Vjetnamio porfunde markis kelkajn generaciojn de vjetnamanoj. Poste, en la socialisma epoko, la kultura vivo de Vjetnamio profunde influiĝis per la amaskomunikiloj kaj la kultura pezo de programoj socialismaj. Dum multaj jardekoj, la eksterlandaj kulturaj influoj estis malakceptitaj, dum oni kliniĝis al la kulturo de komunismaj landoj kiaj la Sovetunio, Ĉinio, Kubo kaj aliaj. El la 1990-aj jaroj, Vjetnamio ĝuis pli grandan re-eksponon al la kulturo kaj amaskomunikiloj de Azio, Eŭropo kaj Ameriko.

Kelkaj elementoj ĝenerale konsideritaj karakteraj de la vjetnama kulturo inkludas la adoron de la prauloj, respekton de la valoroj de la komunumo kaj de la familio, la manfaradon kaj la manlaboron, kaj la klinon al studo. Gravaj simboloj de la vjetnama kulturo estas drakoj, testudoj, lotusfloroj kaj bambuo.

  1. http://www.vietnamembassy-usa.org/learn_about_vietnam/culture/evolution/ Arkivigite je 2011-08-09 per la retarkivo Wayback Machine Evolution of culture, Embassy of Vietnam in the United States of America, alirita la 16-05-2010

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search